Juda Militista Asocio | |||||
---|---|---|---|---|---|
organizaĵo armita organizaĵo | |||||
Komenco | 1939 vd | ||||
Fino | majo 1943 vd | ||||
Lando(j) | Pollando • Ĉefgubernio vd | ||||
Fondinto(j) | Józef Celmajster • Kałmen Mendelson • Mieczysław Ettinger • Leon Rodal vd | ||||
| |||||
Juda Militista Asocio (hebree ארגון צבאי יהודי, Irgun Cwai Jehudi, mallongigita pere de la akronimo hebree אצי, ACI; jide יידישע מיליטערישע פאראייניקונג, Jidisze Militerisze Farajnikung, pole Żydowski Związek Wojskowy, ŻZW) estis armita formacio de polaj judoj, estigita novembre 1939 de estintaj oficiroj de Pola Soldataro kaj judaj aktivuloj ligitaj kun reviziista cionismo kaj agantaj en Betar, Irgun, Masada aŭ Brit he-Ĥajalu.
Loko de unua renkonto de judoj, kiuj novembre 1939 decidis fondi sekretan asocion, estis infekta malsanulejo je la nomo al Sankta Stanislao ĉe la strato Wolska 37. Al la kunfondintoj partoprenis: Józef Celmajster, Kałmen Mendelson, Mieczysław Ettinger, Paweł Frenkel, Leon Rodal kaj Dawid Wdowiński. Fronte de la organizaĵo laŭ kelkiuj fontoj estis Dawid Wdowiński, aliaj fontoj tamen indikas kiel komandantojn Mieczysław Apfelbaum kaj Paweł Frenkel. La organizaĵo reprezentis dekstrulan movadon (tiel nomata reviziista) de cionismo, interalie organizaĵon Betar. Laŭ raporto de Henryk Iwański Juda Militara Asocio fondiĝis iniciate de oficiroj kaj suboficiroj de pola Soldataro de juda nacieco
(...)
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search